Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojaĝisto, S-ro L. Vi trovos tie ĉi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti ĝin kiel ĝustan kaj enskribi la sumon en nian krediton. Ĉiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p.

Sinjoro K…, en Parizo.

Ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu ĝin kaj diru al ni, ĉu ni konsentas.

Sinjoro B…, en Lille.

Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon pri la firmo N. Ĝi ĝuas tie ĉi la plej bonan reputacion. Mi pensas, ke vi povas liveri al ĝi en plena trankvilo. Sen garantio nek respondeco, kiel kutime. Tre sincere via…

KVITANCO

(Mi certigas per tio ĉi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po 5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro. Aprobante por mil dudek kvin frankoj. Parizo, la l-an de januaro 1901.


Kronika katara konjunktivito

(el la libro de profesoro E. FUCHS).

Simptomoj. Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte signi-