Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.

2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante "frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro—patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fianĉino, knabino, kokino, bovino" k. t. p.

3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple tranĉi—tranĉilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj.

Krom tio mi donis komunan regulon, ke ĉiuj vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.

Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraŭ al kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie ĉi detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de ĝia ellernado konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj laŭ difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj. Cetere eĉ tiu ĉi malgranda nombro da vortoj, kiel oni vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu ĉi lingvo sonora, riĉa kaj por ĉiuj komprenebla (la kaŭzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel ĉe la aliaj lingvoj,— por ĝia ellernado sufiĉas kelke da