Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
kie gdje gdje
mi ja ja
las ostavljatj ostavil
is oznaĉajet proŝedŝeje vremja
mi ja
a oznaĉajet prilagatelnoje (moj) moju
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
baston palka
o oznaĉajet suŝĉestvitelnoje palku
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
ĉu li li
vi vi, ti vi
ĝi ono (jego) jejo
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
ne nje nje
vid vidjetj vidjel (i)
is oznaĉajet proŝedŝeje vremja


En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite : Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun ĉi vortaron, serĉante la vortojn en la vortaro mem kaj la finiĝojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo. Ĉar en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de ĉiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finiĝo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro.

Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu ŝajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun ĉi lingvon, ne havas la eblon kompreniĝadi eĉ per la helpo de la plej bona vortaro, ĉar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la