Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre al maldekstre, kiel ĉe la Mahometanoj, aŭ de supre al malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi.

Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato. Kaj kial?—Se ĝin ankaŭ sonoraj kaŭzoj, la elsekiĝo de materialaj fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la veran kaŭzon oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en