Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!

—Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

—Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas—tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto—kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

—Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!

—Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la ĉefa ceremoniestro.

—Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

—Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu