"Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,—l'unue
De l' amanto diskrevu la koro."
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.
L. ZAMENHOF.
La rozeto |
(El Goethe.) |
Knabo vidis — jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
Knabo diris : "mi eltiros
Belulinon mian";
Floro diris : "vi foriros, —
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian".
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
La sovaĝa knab' ridante
La rozeton prenis, —
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
|
L. ZAMENHOF. |