Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/340

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.

Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.

Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos . . .
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.

Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno! . . .
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet' de veneno.

LEO BELMONT.


Al brusto, al mia...
(El Heine.)

Al brusto, al mia—ha, ĝi min doloras,
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!

Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro.
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.

LEO BELMONT.