Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/356

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo :
Ĝin parolos ĉiu homo :
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano,—
Kaj pereos la plendato :
"Mi vin ne komprenas, frato".
Por ke venu tiu horo—
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter' en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.

A. DOMBROWSKI.

La malliberulo
(Litva popola kanto.)

Ho, en la verda, verda arbaro
Estas malluma malliberejo.