Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi ĝin amas!

Nun la virino havis ĉion, ŝi pri nenio povis peti. Tio ĉi ŝin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, ŝi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, ŝi ekbatis la leonon—la leono ekmurmuregis kaj foriris—ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton,—la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili. . .

—Ho, mi malfeliĉa!—ekkriis la virino, rompante la manojn, —oni min karesas, laŭdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj ĉiuj forkuras, kiam mi fariĝas kolera! Mi sola! Ho, ĉiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistaĵon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuraĝon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi ĉiujn batojn! —

Mahadeva enpensiĝis kaj—kreis al ŝi. . . la edzon!

Tradukis A. GRABOWSKI.





La naskiĝo de la tabako
Araba legendo
Laŭ la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA.

En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu ĉiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, aŭskultu :

Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la anĝeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la maŝinon