Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/365

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eksonis laŭte sur la tero
Renaskiĝanta la popolo . . .

M. GOLDBERG.


Cigno, ezoko kaj kankro
(El Krylov.)

Se inter kolegoj jam en la komenco
En ia afero malestas konsento,
Senfrukta restados ilia intenco,
Anstataŭ afero nur estos turmento.

Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,
Por ŝarĝon transporti de loko al loko,
Triope al veturigil' enjungiĝis
Kaj tre diligente de l' loko tiriĝis.
Sed malgraŭ ilia grandega fervoro
Nenion alportis ilia laboro.

Ekstreme facile ĝi estus por trio,
Se ili laborus nur en harmonio;
Sed al la ĉielo la cigno sin tiras,
La kankro obstine returne foriras,
L'ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras.

Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,
Mi certe kaj tute ne povus klarigi,—
Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris,
Ankoraŭ ĝi staras nun, kie ĝi staris.

M. GOLDBERG.