Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/368

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe l' kamen' el pipo ringe,—
  Fumon lasas mi . . .
Ĉiuj remomoroj miaj
  Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
  La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
  Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo
  Kun vi, fumo, tri . . .
Tri sen celo en la mondo
  Kune flugu ni!

A. GRABOWSKI.

Excelsior
(El Longfellow.)

La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,
Tra neĝo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta :
                        Excelsior!

La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,
La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
                        Excelsior!

Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme