Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/373

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nokt’ trankvila, step’ aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.

En ĉiel’ solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaĵ’ radia…
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?

Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor’ mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi…

Ne per tiu dormo de l’ mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust’ la viva fort’ moviĝu,
Ke spirante mia brust’ leviĝu;

Ke l’orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.

G. Janowski.




AŬTUNO

Aŭtuno nebula! Arbar’ nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero…
Kovriĝas per koto de pluvo la tero;

Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l’tero en nuboj kaŝiĝas:
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!

D. Jegorov.