Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/391

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.
Tuj estis manĝita la tuta pasero
Kaj poste trinkita — barel’ da biero.

La Poeteto.


KANTO

Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l' tero
Ĝojon de l' sankta espero.
Homojn alvoku al paca laboro,
Sonu konsolon al koro,
Kaj en brilanta bluaĵo de spaco
Laŭte prediku pri paco.
Kantu deziron de homa frateco
Kaj de l' homar' egaleco;
Sonu pri amo, pri ĉies libero
Per la fluganta aero.
Diru, ke estas jam inter la mondo
De kolegaro nun rondo,
Rondo, konstante, senhalte kreskanta,
Bonon al homoj donanta.
Tiu ĉi rondo la homojn pacigas
Kaj per laboro kunligas;
El la ligilo nun estas plektita
Vigla la kanto invita.
Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l' tero
Ĝojon de l' sankta espero!

I. Seleznet