Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto.

Tio ĉi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda!




Karagara
Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.

En la urbo Vataman vivis saĝa, sed malriĉa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al ĉiu; eĉ la diablo, kiu loĝis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris: "Hodiaŭ mi regalos vin. Ne timu! Mi loĝis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian filinon Mrigaloĉana'n kaj lasos min elirigi nur per vi."

Tiel estis farita. La diablo eniris en la reĝidinon, la bramano venis kaj faris ĉion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris: "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la diablo obeis.

La reĝo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio ĉi ankaŭ duonon de la regno.—La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la reĝinon Suloĉana'n. La reĝo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu ĉi venis al la turmentata reĝino, sed la diablo, vidinte lin, diris "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin." La bramano alpaŝis pli proksime kaj ekmur-