Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/409

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj birdo libere ĝojadas,
Espero fidela en ĝi,
La "Ave Maria'n" kantadas
En valo ĝi en harmoni'.

La ter' per mallumo kovriĝas,
Pensema amik'; kion pli?
La sun' de ĉiel' malleviĝas,
Sed morgaŭ revenos al ni.

Ĝi sidas sur nubo, la brila,
Kaŝita en la okcident';
Tuj, homan esperon simila,
Tuj levos sin en l'orient'.

Pleniĝas nun kor' de espero,
Feliĉon ni havas de vi!
Vi, klara, trankvila vespero,
Benite vi venas al ni.

O. Zeidlitz.



EL HAMLETO
(Tradukita de L. Zamenhof.)


Akto I, Sceno I
Teraso antaŭ la palaco.Francisko staras sur la posteno ; Bernardo venas.


Bernardo He! Kiu?
Francisko Halt'! Respondu: kiu iras?