Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/455

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.
Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
El malproksima lando: alvokis min tiuj ĉi viroj; 270
Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia
Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.
Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.
Nun vi ankaŭ obeu: obei ja estas pli bone.
Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, 275
Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,
Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi
Malpacante: konvenas ja honoro pli alta
Al sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;
Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, 280
Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.
Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,
Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estas
Forta apogo Aĥaja en pereigema milito."

   Diris al li respondante Agamemnono potenca : 285
"Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,
Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,
Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj
Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon, 290
Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li—nin insulti?"
   Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;
"Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,
Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.
Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi 295
Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.
Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro :
Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
Kontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas.
Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj 300
Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.
Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,
          Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos."