Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ—se ili estas skribitaj de aliaj personoj—ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

L. ZAMENHOF,
Aŭtoro de la lingvo Esperanto.

Varsovio, en Aprilo 1903.