Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipa estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.

—Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi eŝtas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia