Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

portreto portrait | portrait | Portrait | портретъ | portret.
laŭ selon, d’après | according to | nach, gemäss | по, согласно | według.
ec marque la qualité (abstraitement): ex. bona bon — boneco bonté; viro homme — vireco virilité | denotes qualities; e. g. bona good — boneco goodness; viro man — viraco manliness; virino woman — virineco womanliness | Eigenschaft; z. B. bona gut — boneco Güte; virino Weib — virineco Weiblichkeit | качество или состояніе; напр. bona добрый — boneco доброта; virino женщина — virineco женственность | przymiot; np. bona dobry — boneco dobroć; infano dziecię | infaneco dzieciństwo.
honesta honnête | honest | ehrlich | честный | uczciwy.
krom hors, hormis, excepté | besides, without, except | ausser | кромѣ | oprócz.
tio cela | that, that one | jenes, das | то, это | to, tamto.

§ 12.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. — Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. — Li promenas kun tri hundoj. — Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. — El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. — Kvin kaj sep faras dek du. — Dek kaj dek faras dudek. — Kvar kaj dek ok faras dudek du. — Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. — Mil okcent naŭdek tri. — Li havas dek unu infanojn. — Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. — Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. — La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. — La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. — Kion Dio kreis en la sesa tago? — Kiun daton ni havas hodiaŭ? — Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de