Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
§ 14.

Mi havas cent pomojn. — Mi havas centon da pomoj. — Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. — Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. — Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. — Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. — Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. — Kvinoble sep estas tridek kvin. — Tri estas duono de ses. — Ok estas kvar kvinonoj de dek. — Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). — Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. — Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. — Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. — Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. — Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi leĝos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

on marque les nombres fractionnaires; ex. kvar quatre — kvarono le quart | marks fractions; e. g. kvar four — kvarono a fourth, quarter | Bruchzahlwort; z. B. kvar vier — kvarono Viertel | означаетъ числительное дробное; напр. kvar четыре — kvarono четверть | liczebnik ułamkowy; np. kvar cztery — kvarono ćwierć.
da de (après les mots marquant mesure, poids, nombre) | is used instead of de after words expressing weight or measure | ersetzt den Genitiv nach Mass, Gewicht u. drgl bezeichnenden Wörtern | замѣняетъ родительный падежъ послѣ словъ, означающихъ мѣру, вѣсъ, и т. п. | zastępuje przypadek drugi po słowach oznaczających miarę, wagę i t. p.