Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nun serĉu vi vian. — Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. — La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. — Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

kuri courir | run | laufen | бѣгать | biegać, lecieć.
vespero soir | evening | Abend | вечеръ | wieczór.
ĉu est-ce que | whether | ob | ли, развѣ | czy.
edzo mari, époux | married person, husband | Gemahl | супругъ | małżonek.
montri montrer | show | zeigen | показывать | pokazywać.
nova nouveau | new | neu | новый | nowy.
vesti vêtir, habiller | cloth | ankleiden | одѣвать | odziewać, ubierać.
mem même (moi-, toi-, etc.) | self | selbst | самъ | sam.
zorgi avoir soin | care, be anxious | sorgen | заботиться | troszczyć się.
gardi garder | guard | hüten | стеречь, беречь | strzedz.
gasto hôte | guest | Gast | гость | gość.
akompani accompagner | accompany | begleiten | сопровождать | towarzyszyć.
ĝis jusqu’à | up to, until | bis | до | do, aż.
serĉi chercher | search | suchen | искать | szykać.
pupo poupée | doll | Puppe | кукла | lalka.
forgesi oublier | forget | vergessen | забывать | zapominać.
facila facile | easy | leicht | легкій | łatwy, lekki.

§ 19.
La feino (Daŭrigo).

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” — “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por