Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sola seul | only, alone | einzig, allein | единственный | jedyny.
pro à cause de, pour | for the sake of | wegen | ради | dla.
ho oh! | oh! | o! och! | о! охъ! | o! och!
ve malheur! | woe! | wehe! | увы! | biada! niestety!

§ 22.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. — Promenante sur la strato, mi falis. — Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. — Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. — Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. — La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. — La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. — Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. — En la lingvo «Esperanto» ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. — Aŭgusto estas mia plej amata filo. — Mono havata estas pli grava ol havita. — Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. — La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. — Li venis al mi tute ne atendite. — Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.

flui couler | flow | fliessen | течь | cieknąć.
movi mouvoir | move | bewegen | двигать | ruszać.
strato rue | street | Strasse | улица | ulica.
fali tomber | fall | fallen | падать | padać.
at marque le participe passif | ending of pres. part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium praes. passivi | означаетъ причастіе настоящаго времени страд. залога | oznacza imiesłów bierny czasu teraźniejszego.
peki pêcher | sin | sündigen | грѣшить | grzeszyć.