Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri „obei al la patro“ kaj „obei la patron“ (anstataŭ „obei je la patro“). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri „pardoni al la malamiko“ kaj „pardoni la malamikon“, sed ni devas diri ĉiam „pardoni al la malamiko lian kulpon“.

senco sens, acception | sense | Sinn | смыслъ | sens, znaczenie.
komuna commun | common | gemeinsam | общій | ogólny, wspólny.
ebla possible | able, possible | möglich | возможный | możliwy.
ofte souvent | often | oft | часто | często.
ridi rire | laugh | lachen | смѣяться | śmiać się.
lasta dernier | last, latest | letzt | послѣдній | ostatni.
sopiri soupirer | sigh, long for | sich sehnen | тосковать | tęsknić.
regulo règle | rule | Regel | правило | prawidło.
verbo verbe | verb | Zeitwort | глаголъ | czasownik.
obei obéir | obey | gehorchen | повиноваться | być posłusznym.
permesi permettre | permit, allow | erlauben | позволять | pozwalać.

§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. — La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t“, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ“, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies,