Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

diferenci différer (v. n.) | differ | sich unterscheiden | различаться | różnić się.
helpi aider | help | helfen | помогать | pomagać.
sufikso suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek.

§ 31.

Lia kolero longe daŭris. — Li estas hodiaŭ en kolera humoro. — Li koleras kaj insultas. — Li fermis kolere la pordon. — Lia filon mortis kaj estas nun malviva. — La korpo estas morta, la animo estas senmorta. — Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. — Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. — Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. — Li estas bona parolanto. — Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de mia domo. — Li loĝas ekster la urbo. — La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. — Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. — Kia granda brulo! kio brulas? — Ligno estas bona brula materialo. — La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. — Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. — La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. — Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. — Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. — Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. — En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. — Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

humoro humeur | humor | Laune | расположеніе духа | humor.
fermi fermer | shut | schliessen, zumachen | запирать | zamykać.