Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. — Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. — Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. — Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. — En varmega tago mi amas promeni en arbaro. — Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. — Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. — Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. — Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

viando viande | meat, flesh | Fleisch | мясо | mięso.
poŝo poche | pocket | Tasche | карманъ | kieszeń.
korko bouchon | cork | Kork | пробка | korek.
tiri tirer | draw, pull, drag | ziehen | тянуть | ciągnąć.
ŝtopi boucher | stop, fasten down | stopfen | затыкать | zatykać.
botelo bouteille | bottle | Flasche | бутылка | butelka.
ŝlosi fermer à clef | lock, fasten | schliessen | запирать на ключъ | zamykać na klucz.
kombi peigner | comb | kämmen | чесать | czesać.
somero été | summer | Sommer | лѣто | lato.
gliti glisser | skate | gleiten, glitschen | скользить, кататься | ślizgać się.
frosto gelée | frost | Frost | морозъ | mróz.
vetero temps (température) | weather | Wetter | погода | pogoda.
haki hacher, abattre | hew, chop | hauen, hacken | рубить | rąbać.
segi scier | saw | sägen | пилить | piłować.
fosi creuser | dig | graben | копать | kopać.
kudri coudre | sew | nähen | шить | szyć.
tondi tondre | clip, shear | scheeren | стричь | strzydz.
sonori tinter | give out a sound (as a bell) | klingen | звенѣть | brzęczeć, dzwonić.