Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

koto boue | dirt | Koth, Schmutz | грязь | błoto.
broso brosse | brush | Bürste | щетка | szczotka.
ruĝa rouge | red | roth | красный | czerwony.
honti avoir honte | be ashamed | sich schämen | стыдиться | wstydzić się.
solena solennel | solemn | feierlich | торжественный | uroczysty.
infekti infecter | infect | anstecken | заражать | zarażać.
printempo printemps | spring time | Frühling | весна | wiosna.
relo rail | rail | Schiene | рельса | szyna.
rado roue | wheel | Rad | колесо | koło (od woza i t. p.)
pendi pendre, être suspendu | hang | hängen (v. n.). | висѣть | wisieć.
ĉapo bonnet | bonnet | Mütze | шапка | czapka.
vento vent | wind | Wind | вѣтеръ | wiatr.
blovi souffler | blow | blasen, wehen | дуть | dąć, dmuchać.
kapo tête | head | Kopf | голова | głowa.
branĉo branche | branch | Zweig | вѣтвь | gałąź.

§ 40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. — La pafado daŭris tre longe. — Mi eksaltis de surprizo. — Mi saltas tre lerte. — Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. — Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. — Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. — Li kantas tre belan kanton. — La kantado estas agrabla okupo. — La diamanto havas belan brilon. — Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. — La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. — La kuiristo sidas en la kuirejo. — La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. — Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni me-