Paĝo:Zamenhof L. L. - Homaranismo, 1906.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

raŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „io“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por la nomo de ĝia parto.

EKZEMPLOJ: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.

6.

Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton; mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia