Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. 11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. 12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. 13 Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; 14 ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj. 15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili. 17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero. 18 Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo. 19 Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. 20 Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. 21 Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj. 22 Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis. 23 Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.


8 KAJ Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis. 2 Kaj fermiĝis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la ĉielo. 3 Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj. 4 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. 5 Kaj la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montriĝis la suproj de la montoj. 6 Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 7 Kaj li ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero. 8 Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero. 9 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon. 10 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero. 12 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li. 13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero. 14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekiĝis.

15 Kaj Dio diris al Noa jene: 16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 17 ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero. 18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19 Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo. 20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas mal-