Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo. 9 Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.

10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido; 11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12 Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita. 17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu. 18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto. 19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris: 20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li. 21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita. 22 La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 23 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn; 4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktaĵoj de la sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn. 9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. 10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. 11 Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj. 12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn. 13 En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo. 14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aŭ se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian. 15 Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi. 16 Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi. 17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 18 Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere. 19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi