Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.

16 Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento. 17 Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado. 18 Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso. 19 Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia. 20 Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla. 21 Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro. 22 Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo, 23 tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo. 24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero. 25 Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.

26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo. 27 Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.

28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo. 29 Ĉiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.

30 Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo. 31 Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon. 32 Kaj ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj, el ĉio, kio pasas sub la bastono de paŝtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo. 33 Oni ne devas esplori, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, kaj oni ĝin devas ne anstataŭigi; se iu ĝin anstataŭigos, tiam ĝi kaj ĝia anstataŭaĵo estu sanktaĵoj kaj ne estu elaĉetataj.

34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.


NOMBROJ
KVARA LIBRO DE MOSEO


1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante: 2 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape. 3 De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron. 4 Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo. 5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur; 6 de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 7 de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab; 8 de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar; 9 de