Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.

32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek. 33 Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin. 7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo. 9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj. 10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj; 13 ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante: 15 Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu. 16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite. 17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. 18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei. 19 Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel. 20 Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.

21 De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj. 22 Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent. 23 La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente. 24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael. 25 Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno, 26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.

27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. 28 Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo. 29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude. 30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. 31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras