Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon. 20 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon. 21 Tio estas la leĝo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ la leĝo pri lia konsekriteco.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;

26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.

27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

1 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin, 2 tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon ― 3 ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon. 4 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 5 Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado. 6 Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj. 7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado; 8 kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 9 Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti. 10 Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron. 11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.

12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13 Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 16 unu kapro por pekofero; 17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.

18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar. 19 Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 21 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 22 unu kapro por pekofero; 23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

24 En la tria tago ― la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. 25 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 28 unu kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.