Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun oleo, por farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 76 unu kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.

78 En la dek-dua tago ― la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. 79 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 82 unu kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.

84 Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85 po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo. 86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87 Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero. 88 Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita. 89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj. 3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 4 Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin. 8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo. 12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn. 13 Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo. 14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi. 15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon. 16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi. 17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi. 18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj. 19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke