Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo. 18 Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio. 21 Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. 22 Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero, 23 ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon; 24 escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.


15 POST tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. 2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. 3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. 4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto. 5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro. 6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon. 8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? 9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis. 11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis. 12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin. 13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 14 Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo. 15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco. 16 Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon. 17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj. 18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.


16 KAJ Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj. 3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon. 4 Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj. 5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. 6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris. 7 Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe