Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
  1. Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
  2. en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
  3. en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
  4. Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
  5. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;
  6. kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos,
  7. kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos,
  8. tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
  9. kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
  10. kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
  11. Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon;
  12. sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.
  13. Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos;
  14. simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.
  1. Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,
  2. popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi aŭdis:Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak?
  3. Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
  4. Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.
  5. Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
  6. Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
  7. Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.
  8. Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
  9. Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis:
  10. tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.
  11. Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.
  12. Kaj la Eternulo diris al mi:Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.
  13. Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas ĉi tiun popolon,