Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

  1. sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj.
  2. Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.
  3. Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi manĝos viandon-ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon:tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon.
  4. Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo.
  5. Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi.
  6. Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando;
  7. ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon;
  8. ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
  9. Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.
  10. Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi.
  11. Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
  12. Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando:
  13. tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante:Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros.
  14. Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
  15. Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
  1. Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon,
  2. kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
  3. tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
  4. La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
  5. Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
  6. Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
  7. el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia:
  8. tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin,
  9. sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
  10. Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis