Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon.

  1. Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi.
  2. Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren.
  3. Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
  4. Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.
  5. Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros:Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi:
  6. tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
  7. Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laŭ tiu vojo.
  8. Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.
  9. Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj;
  10. kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin;
  11. por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
  1. Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados.
  2. Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
  3. Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo:oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
  4. la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li.
  5. Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.
  6. Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,
  7. kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo:
  8. tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
  9. Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj:
  10. ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
  11. nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
  12. ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.
  13. Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio;
  14. ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
  15. Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu,
  16. konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
  17. Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.
  18. Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.
  19. Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
  20. Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne