Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

  1. Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
  2. Se juna virgulino estos fianĉigita kun viro, kaj iu renkontos ŝin en la urbo kaj kuŝos kun ŝi:
  3. tiam konduku ilin ambaŭ al la pordego de tiu urbo, kaj priĵetu ilin per ŝtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke ŝi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
  4. Sed se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kuŝis kun ŝi;
  5. sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, ĉar tiu afero estas tia, kiel se iu leviĝas kontraŭ sian proksimulon kaj mortigas lin;
  6. li renkontis ja ŝin sur kampo, la fianĉigita junulino eble kriis, sed neniu ŝin savis.
  7. Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fianĉigitan kaj kaptos ŝin kaj kuŝos kun ŝi, kaj oni ilin trovos:
  8. tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
  9. Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.
  1. Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
  2. Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
  3. Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
  4. pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
  5. Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
  6. Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
  7. Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
  8. La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
  9. Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona.
  10. Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
  11. kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
  12. Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj.
  13. Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon;
  14. ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.
  15. Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro;
  16. kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
  17. Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
  18. Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
  19. Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
  20. Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
  21. Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos