Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

31 Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laŭ la moro de la tuta tero; 32 tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 33 Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kuŝis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis. 34 La morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kuŝis hieraŭ kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaŭ en ĉi tiu nokto, kaj vi venu, kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 35 Kaj ili ankaŭ en ĉi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kuŝis kun li; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis. 36 Kaj ambaŭ filinoj de Lot gravediĝis de sia patro. 37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj ĝis nun. 38 Kaj la pli juna ankaŭ naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj ĝis nun.


20 KAJ Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li ekloĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur; kaj li loĝis kiel fremdulo en Gerar. 2 Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran. 3 Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo. 4 Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon? 5 Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion. 6 Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi. 7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj. 8 Kaj Abimeleĥ leviĝis frue matene, kaj li vokis ĉiujn siajn sklavojn kaj rakontis ĉion ĉi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis. 9 Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi. 10 Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon? 11 Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino. 12 Kaj efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj ŝi fariĝis mia edzino. 13 Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al ŝi: Faru al mi ĉi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato. 14 Kaj Abimeleĥ prenis ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara. 15 Kaj Abimeleĥ diris: Jen mia lando estas antaŭ vi; kie plaĉas al vi, tie loĝiĝu. 16 Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil arĝentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaŭ ĉiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaŭ ĉiuj vi estas pravigita. 17 Kaj Abraham ekpreĝis al Dio; kaj Dio sanigis Abimeleĥon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski. 18 Ĉar la Eternulo estis ŝlosinta ĉiujn uterojn en la domo de Abimeleĥ pro Sara, la edzino de Abraham.


21 KAJ la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. 2 Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. 3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. 4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio. 5 Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak. 6 Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi. 7 Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.