Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj. 25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba; 26 kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir; 27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente. 28 Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj. 29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj. 30 Kaj ilia regiono estis:de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek urboj; 31 kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj. 32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente. 33 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael. 2 Laŭ loto ili donis posedaĵon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naŭ triboj kaj duono. 3 Ĉar Moseo donis al du triboj kaj duono posedaĵon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedaĵon inter ili; 4 ĉar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por loĝado, kune kun iliaj antaŭurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo. 5 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron. 6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadeŝ-Barnea. 7 Mi havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadeŝ-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laŭ mia konscienco. 8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuraĝigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion. 9 Kaj Moseo ĵuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu paŝis via piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj eterne, ĉar vi obeis la Eternulon, mian Dion. 10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la aĝon de okdek kvin jaroj. 11 Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri. 12 Donu do al mi nun ĉi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; ĉar vi aŭdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo. 13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon. 14 Tial Ĥebron fariĝis posedaĵo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, ĝis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael. 15 Kaj la nomo de Ĥebron antaŭe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviliĝis de milito.

1 La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj estis:ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando. 2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktiĝas suden. 3 Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al Karka 4 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda. 5 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la