Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta 56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoaĥ, 57 Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilaĝoj. 58 Ĥalĥul, Bet-Cur kaj Gedor 59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilaĝoj. 60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilaĝoj. 61 En la dezerto:Bet-Araba kaj Midin kaj Seĥaĥa 62 kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilaĝoj. 63 Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.

1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El. 2 Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot; 3 kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro. 4 Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef. 5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj:la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron. 6 Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ. 7 Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan. 8 De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj; 9 kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj. 10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

1 ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase. 2 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan. 3 Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj. 4 Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca. 5 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro. 6 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan; 7 Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ. 8 Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj. 9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro. 10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente. 11 Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo. 12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.