Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sieĝis Tebecon kaj prenis ĝin. 51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj viroj kaj virinoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimeleĥ venis al la turo kaj sieĝis ĝin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi ĝin per fajro. 53 Tiam iu virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion. 54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimeleĥ mortis, kaj ili iris ĉiu al sia loko. 56 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimeleĥ, kiun ĉi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

1 Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim. 2 Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir. 3 Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon. 6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata. 10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj. 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael. 17 Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa. 18 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.

1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ. 2 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino. 3 Tiam Jiftaĥ forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li. 4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael. 5 Kaj kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob. 6 Kaj ili diris al Jiftaĥ:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj. 7 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al