Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris. 10 Kaj ili diris al ŝi:Ni volas iri kun vi al via popolo. 11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili? 12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn: 13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min. 14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi. 15 Kaj ĉi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaŭ returne post via bofratino. 16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18 Kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi ĉesis disputi kun ŝi. 19 Kaj ili ambaŭ iradis, ĝis ili alvenis en Bet-Leĥemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:Ĉu tio estas Naomi? 20 Kaj ŝi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; ĉar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon; 21 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraŭ mi kaj la Plejpotenculo afliktis min? 22 Tiel Naomi revenis, kaj kun ŝi ankaŭ Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Leĥemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

1 Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz. 2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, ĉe kiu mi trovos favoron. Kaj ŝi respondis:Iru, mia filino. 3 Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ. 4 Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu! 5 Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas ĉi tiu knabino? 6 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab; 7 ŝi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj ŝi restis ĉi tie de la mateno ĝis nun; ŝi ĵus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo. 8 Kaj Boaz diris al Rut:Ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaŭ ne foriru de ĉi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj; 9 rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas. 10 Ŝi ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino? 11 Kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi:Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ. 12 La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton. 13 Kaj ŝi diris:Estus sufiĉe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj. 14 Kaj en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi:Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaŭ povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj ŝi sidiĝis ĉe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaŭ ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj