Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas. 5 Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis. 6 Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris:Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron. 7 Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe. 8 Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto. 9 Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu. 10 Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj. 11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis. 12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. 13 Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14 Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris:Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli. 15 Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi. 16 Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo? 17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita. 18 Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj. 19 Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj. 20 Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris:Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro. 21 Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo. 22 Kaj ŝi diris:For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.

1 La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon. 2 Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon. 3 Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko. 4 Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis. 5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago. 6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. 7 Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon. 8 Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris:Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael. 9 Sed kiam oni transportis