Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉaro; 13 kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. 14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. 15 Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. 16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. 17 El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj. 18 Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin. 19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris:Ne, reĝo estu super ni; 20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn. 21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo. 22 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru ĉiu en sian urbon.

1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ, Benjamenido, viro forta. 2 Li havis filon, kies nomo estis Saul; ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 3 Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj iru serĉi la azeninojn. 4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis. 5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni. 6 Kaj tiu diris al li:Jen en ĉi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri. 7 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas? 8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon. 9 (En la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto.) 10 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia homo. 11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:Ĉu la antaŭvidisto estas ĉi tie? 12 Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo. 13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos. 14 Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon. 15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaŭ la veno de Saul, dirante: 16 Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min. 17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo. 18 Saul alproksimiĝis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la domo de la antaŭvidisto. 19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros al vi ĉion, kio estas en via koro. 20 Kaj pri la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne