Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj. 20 Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen. 21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin, sed oni lin ne trovis. 22 Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon:Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kaŝis sin inter la vazaro. 23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo:Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la reĝo! 25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo. 26 Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis. 27 Sed la sentaŭguloj diris:Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.

1 Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi. 2 Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon. 3 Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi. 4 Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris. 5 Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ. 6 Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero. 7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo. 8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil. 9 Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead:Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis. 10 Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris:Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi. 11 En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune. 12 Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu. 13 Sed Saul diris:Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael. 14 Kaj Samuel diris al la popolo:Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon. 15 Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon. 2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi