Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj. 7 Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li. 8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li. 9 Tiam Saul diris:Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ; 12 kaj mi diris:Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via reĝado ne longe daŭros:la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi. 15 Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent homoj. 16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ. 17 Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj:unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Ofra, al la lando Ŝual; 18 la dua taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto. 19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forĝiston, ĉar la Filiŝtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aŭ ponardegon. 20 Kaj ĉiuj Izraelidoj devis iri al la Filiŝtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aŭ sian fosilon aŭ sian hakilon aŭ sian rikoltilon. 21 Kaj la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis. 22 Tial en la tago de la batalo ne troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed troviĝis nur ĉe Saul kaj ĉe lia filo Jonatan. 23 Dume gardistaro el la Filiŝtoj eliris al la trapasejo de Miĥmaŝ.

1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris. 2 Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li ĉirkaŭ sescent homoj. 3 Kaj Aĥija, filo de Aĥitub, frato de Ikabod, filo de Pinaĥas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Ŝilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris. 4 Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filiŝtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene. 5 Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba. 6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto. 7 Kaj lia armilportisto diris al li:Faru ĉion, kion diras al vi via koro; iru antaŭen, mi iros kun vi, kien vi volas. 8 Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili. 9 Se ili diros al ni tiel:Restu, ĝis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; 10 sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. 11 Kaj ili ambaŭ aperis antaŭ la garnizono de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis. 12 Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon.