Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

62 Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li loĝis en la suda lando. 63 Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komenciĝis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj. 64 Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo. 65 Kaj ŝi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin. 66 Kaj la sklavo rakontis al Isaak ĉion, kion li faris. 67 Kaj Isaak enkondukis ŝin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li ekamis ŝin. Kaj Isaak konsoliĝis pri sia patrino.


25 KAJ Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2 Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. 3 Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj. 4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura. 5 Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak. 6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan. 7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. 8 Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo. 9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido. 10 Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. 11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.

12 Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskito de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam 14 kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa, 15 Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. 16 Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. 17 Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo. 18 Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis.

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak. 20 Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21 Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis. 22 Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon. 23 Kaj la Eternulo diris al ŝi:

Du popoloj estas en via ventro,
Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno;
Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua,
Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24 Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro. 25 Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis. 27 Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo. 28 Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon. 29 Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi