Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin. 19 Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la voĉon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal. 22 Sed Samuel diris:Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj. 23 Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo. 24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon. 25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo. 26 Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis. 28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo. 32 Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto. 33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal. 34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul. 35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon. 2 Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo. 3 Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi. 4 Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris:Ĉu en paco vi venas? 5 Kaj li respondis:En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero. 6 Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito. 7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron. 8 Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris:Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. 9 Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris:Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. 10 Tiel Jiŝaj pasigis