Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro. 27 Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron. 28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi. 29 Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo. 30 Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael, 31 tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon. 32 Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. 33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano. 34 Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo. 35 Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi:Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon. 36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo. 37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono. 38 Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis. 39 Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon. 40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al ŝi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon. 41 Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro. 42 Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino. 43 Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj. 44 Sed Saul fordonis sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el Galim.

1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto. 2 Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif. 3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi. 4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis. 5 Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li. 6 Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris:Mi iros kun vi. 7 Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe. 8 Tiam Abiŝaj diris al David:Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon